↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 3

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho
Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando
Egipta: 2 nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi
punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj. 3 Ĉu iras du kune, se ili ne
interkonsentis? 4 Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas
disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi
nenion kaptis? 5 Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne
ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio
kaptiĝis per ĝi? 6 Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo
ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la
Eternulo? 7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte
Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. 
8 Kiam leono
ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis,
kiu tiam ne profetos?

9 Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando
Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj
rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado
estas farata meze de ĝi. 10 Ili ne povoscias agi juste, diras la
Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en
iliaj palacoj. 11 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian
forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj. 12 Tiele diras la
Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ
parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en
Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo. 13
Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro,
la Eternulo, Dio Cebaot. 14 Ĉar en la tago, kiam Mi punos
Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El,
kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la
teron. 15 Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo;
kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos,
diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →