↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 2

1 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi
ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo
de Edom ĝis cindreco. 2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi
ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe
bruo kaj sonado de trumpeto. 3 Mi ekstermos juĝiston el meze de
li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras
la Eternulo.

4 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la
Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per
la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj. 5 Mi sendos fajron sur
Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento
kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj. 7 Ili premas la kapon de
senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de
humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian
sanktan nomon. 8 Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu
altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio. 9
Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro
kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj
liajn radikojn malsupre. 10 Mi elkondukis vin el la lando Egipta
kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi
ekposedu la landon de la Amorido. 11 El viaj filoj Mi faris
profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho
filoj de Izrael? diras la Eternulo. 12 Sed vi trinkigis al la
konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu. 13
Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de
garboj. 14 Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari
per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; 15 la
arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj
rajdanto ne savos sian vivon; 16 kaj la plej kuraĝa el la herooj
forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →