↑ Enhavo

Amos

Ĉapitro 1

1 Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris
pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo
de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la
tertremo.

2 Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon
el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj
sekiĝos la supro de Karmel.

3 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar
Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera
draŝilo. 4 Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi
ekstermos la palacojn de Ben-Hadad. 5 Mi disrompos la riglilojn
de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la
tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos
forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.

6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi
ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn,
por transdoni ilin al Edom. 7 Mi sendos fajron sur la muregon de
Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn. 8 Mi ekstermos la
loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi
direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de
la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

9 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi
ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan
malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon. 10 Mi
sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn
palacojn.

11 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian
fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas
en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam. 12 Mi sendos
fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.

13 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro
kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn
en Gilead, por plivastigi siajn limojn. 14 Mi ekbruligos fajron
sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo
en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco. 15
Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj
eminentuloj, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →