↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Joel

Ĉapitro 2

1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto;
ektremu ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar venas la tago de la
Eternulo, ĝi estas jam proksima; 2 tago de mallumo kaj senlumeco,
tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena ĉielruĝo
disvastiĝas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia
neniam ekzistis ĝis nun, kaj ankaŭ post ĝi ne plu ekzistos tia,
en iu ajn generacio. 3 Antaŭ ĝi ekstermas fajro, kaj post ĝi
bruligas flamo; antaŭ ĝi la lando estas kiel la Edena ĝardeno,
kaj post ĝi absoluta dezerto; kaj neniu saviĝos de ĝi. 
4 Ili
aspektas kiel ĉevaloj, ili kuras kiel rajdantoj. 5 Ili saltas sur
la montoj, kiel bruantaj ĉaroj, kiel krakado de fajro, kiam ĝi
ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretiĝinta por batalo. 6
Popoloj tremas antaŭ ĝi, ĉiuj vizaĝoj paliĝas. 7 Kiel herooj ili
kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu
iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo. 8 Unu alian ne puŝas,
ĉiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin ĵetas, sed restas
sendifektaj. 9 Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj,
eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto. 10
Antaŭ ili skuiĝas la tero, tremas la ĉielo; la suno kaj la luno
senlumiĝas, kaj la steloj perdas sian brilon. 11 Kaj la Eternulo
ektondras per Sia voĉo antaŭ Sia armeo; ĉar Lia militistaro estas
tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; ĉar
granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos
ĝin elteni? 12 Sed eĉ nun ankoraŭ la Eternulo diras: Returnu vin
al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj ĝemegado; 13
disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la
Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema,
longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon. 14 Kiu
scias? eble Li denove bedaŭros, eble Li restigos post Si benon,
farunoferojn kaj verŝoferojn al la Eternulo, via Dio.

15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan
kunvenon. 16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu
la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj suĉinfanojn;
fianĉo eliru el sia ĉambro, kaj fianĉino el sub sia baldakeno. 17
Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la
Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj
ne kovru per honto Vian heredaĵon, la nacioj ne moku ilin; por
kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?

18 Tiam la Eternulo fariĝos fervora por Sia lando kaj indulgos
Sian popolon. 19 Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia
popolo: Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi
satiĝu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori
vin. 20 Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin
en landon senakvan kaj dezertan, lian antaŭan parton al la maro
orienta, kaj lian malantaŭan parton al la maro okcidenta; kaj li
putros kaj malbonodoros, ĉar li faris multe da malbono. 21 Ne
timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion
grandan. 22 Ne timu, ho bestoj de la kampo, ĉar verdiĝos la
paŝtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo
kaj vinberujo donos sian riĉaĵon. 23 Kaj vi, ho infanoj de Cion,
ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; ĉar Li donos al vi
instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj
malfruan, kiel antaŭe. 24 La grenejoj pleniĝos de greno, kaj la
premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo. 25 Kaj Mi
rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj,
skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis
sur vin. 26 Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la
Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam
plu havos malhonoron. 27 Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de
Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas;
kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

28 Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj
kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj
junuloj havos viziojn. 29 Eĉ sur la sklavojn kaj sur la
sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton. 30 Kaj Mi
donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero: sangon,
fajron, kaj kolonojn da fumo. 31 La suno fariĝos malluma, kaj la
luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de
la Eternulo. 32 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo,
saviĝos; ĉar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel
diris la Eternulo, ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo
alvokos.

Sekva Ĉapitro →