↑ Enhavo

Joel

Ĉapitro 1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.

2 Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj
de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, aŭ en la tempo de viaj
patroj? 3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al
siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio. 4 Kio
restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la
akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj,
tion manĝis la vermoj. 
5 Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi,
ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de
via buŝo. 6 Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj
nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de
leonino ĝi havas. 7 Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris
mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj
branĉoj. 8 Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia
fianĉo. 9 For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de
la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo. 10
Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita
estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj. 11
Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj,
pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la
kampo. 12 Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la
granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo
elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj. 13 Zonu vin kaj ploru,
ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en
sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via
Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj. 14 Sanktigu faston, proklamu
solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de
la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la
Eternulo: 15 Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la
Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo. 16 Antaŭ
niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la
ĝojo kaj gajeco. 17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj,
malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la
greno difektiĝis. 18 Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la
bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas.
19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn
de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. 20
Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj
da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.




Sekva Ĉapitro →