↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Joel

Ĉapitro 3

1 Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la
forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, 2 Mi kolektos ĉiujn
naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat; kaj tie Mi
faros super ili juĝon pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael,
kiun ili disĵetis inter la naciojn, dividinte Mian landon; 3 kaj
pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo
kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis. 4 Kaj kion vi volas de
Mi, ho Tiro, Cidon, kaj ĉiuj distriktoj Filiŝtaj? ĉu vi volas
repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaŭ
turnos vian repagon sur vian kapon. 5 Mian arĝenton kaj Mian oron
vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en
viajn templojn, 6 kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de
Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi
ilin de iliaj limoj; 7 sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi
vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon; 8 kaj Mi
vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj,
kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima;
ĉar la Eternulo tion diris.

9 Proklamu tion inter la nacioj; pretiĝu al milito, veku la
kuraĝulojn; ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru. 10 Forĝu el viaj
plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo
diru: Mi estas forta. 11 Rapidu kaj venu, ĉiuj nacioj de ĉiuj
flankoj, kaj kolektiĝu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn
fortulojn. 12 La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat;
ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj. 13
Svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura; venu
malsupren, ĉar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis;
ĉar granda estas ilia malboneco. 14 Amasoj post amasoj kolektiĝas
en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo
en la valo de la juĝo. 15 La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la
steloj perdos sian brilon. 16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion
kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la
tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj
fortikaĵo por la idoj de Izrael. 17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la
Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto;
kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.
18 En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj
fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo;
kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al
la valo Ŝitima. 19 Egiptujo fariĝos dezerto, kaj Edom fariĝos
senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj
verŝis senkulpan sangon en sia lando. 20 Sed Judujo estos loĝata
eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj. 21 Kaj Mi venĝos pro
ilia sango, kiu ne estis venĝita de Mi; kaj la Eternulo loĝados
en Cion.