↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 9

1 Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi
malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol
ĉiujn grenejojn plenajn de greno. 2 Tial draŝejo kaj vinpremejo
ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi. 3 Ili ne loĝos en la lando
de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili
manĝos malpuraĵon. 4 Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj
ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de
suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano
devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la
Eternulo. 5 Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la
tago de festo de la Eternulo? 6 Ĉar vidu, ili forkuras de
malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la
loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko,
dornoj estos en iliaj tendoj. 7 Venis la tempo de punvizito,
venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la
profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj
multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco. 8 La gardisto de
Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur
ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio. 9
Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros
iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn. 10 Kiel vinberojn en
la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo
en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili
iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj
fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato. 
11 La honoro de Efraim
forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek
gravediĝo. 12 Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen
seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi
forigos Min de ili. 13 Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur
bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la
mortiganto. 14 Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis
doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn. 15
Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro
iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos
ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj. 16 Efraim estas
batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili
naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro. 17 Mia Dio
ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la
nacioj.

Sekva Ĉapitro →