↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 8

1 Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de
la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj
defalis de Mia instruo. 2 Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni,
Izraelidoj, ekkonis Vin. 3 Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin
persekutos. 4 Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis
princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al
si idolojn, por pereigi sin. 5 Forpuŝita estas via bovido, ho
Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili
ne povos puriĝi? 6 Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin
faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario. 7
Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos;
la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin
formanĝos. 8 Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la
popoloj kiel senvalora vazo. 
9 Ĉar ili iris en Asirion, kiel
sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.
10 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin,
por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj. 11
Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por
li altaroj pekigaj. 12 Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj;
sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon. 13 La oferojn, donacatajn al
Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne
deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos
iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon. 14 Izrael forgesis sian
Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da
fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi
ekstermos liajn palacojn.

Sekva Ĉapitro →