↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 10

1 Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli
multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli
bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis. 2 Ilia
koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos
iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn. 3 Nun ili diras: Ni ne
havas reĝon; ĉar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por
ni reĝo? 4 Ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge, kiam ili
faras interligon; tial juĝo super ili aperos, kiel venena herbo
sur la sulkoj de la kampo. 5 Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos
la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la
pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis
de ĝi. 6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco
al la reĝo-venĝonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos
pro sia entrepreno. 7 Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo
sur la supraĵo de akvo. 8 Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la
peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili
diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
9 Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni
leviĝis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn. 10
Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektiĝos kontraŭ ili
popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj. 11 Efraim
estas kiel bovido dresita, amanta draŝi. Mi metos jugon sur lian
belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos. 12
Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi
plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li
venos kaj verŝos sur vin justecon. 13 Vi plugas malpiaĵon, vi
rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas
vian vojon, la multon de viaj herooj. 14 Sed fariĝos tumulto en
via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj, kiel Ŝalman
detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino
kune kun siaj infanoj. 15 Tion faros al vi Bet-El pro via granda
malpieco. Frue pereos, pereos la reĝo de Izrael.


Sekva Ĉapitro →