↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 7

1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de
Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge,
ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato. 2 Ili ne pensis
en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas
ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo. 3 Per sia malboneco
ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn. 4 Ĉiuj ili
adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti
nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo. 5 Hodiaŭ
estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj
de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj. 6 Ili
armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto
dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta
fajro. 
7 Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn
juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
8 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko,
bakita sen renversado. 9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li
ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias. 10
La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas
sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio. 11
Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la
Egiptojn, ili iras en Asirion. 12 Kiam ili iros, Mi ĵetos sur
ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin
malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
13 Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili
defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi
mensogojn. 14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas
sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili
foriĝas. 15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili
pensas malbonon pri Mi. 16 Ili returnas sin, sed ne al la
Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo
iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili
en la lando Egipta.

Sekva Ĉapitro →