↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 6

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ
resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn. 2
Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos
nin, kaj ni vivos antaŭ Li. 3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos
koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al
ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda?
Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue
malaperas. 5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per
la vortoj el Mia buŝo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.
6 Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi
preferas ol bruloferojn. 7 Sed ili rompis la interligon, kiel
Adam, kaj ili defalis de Mi. 8 Gilead estas urbo de malbonaguloj,
makulita de sango. 9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la
pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al Ŝeĥem; abomenindaĵon ili
faras. 10 En la domo de Izrael Mi vidas teruraĵon: tie malĉastas
Efraim, malpuriĝas Izrael. 11 Sed ankaŭ Jehuda havos rikolton,
kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

Sekva Ĉapitro →