↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 5

1 Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu
en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke
vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor. 2 Per
premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn. 3 Mi konas
Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas,
ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis. 4 Iliaj agoj ne permesas al ili
reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la
Eternulon ili ne konas. 5 La malmodesteco de Izrael parolas
kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro
siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili. 6 Kun siaj ŝafoj kaj
bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de
ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn;
tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.

8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-
Aven, post vi, ho Benjamen! 9 Efraim fariĝos dezerto en la tago
de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele. 10 La
princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi
elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon. 11 Efraim estas
premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon.
12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de
Jehuda. 13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon;
tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro
li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon. 14
Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de
Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu
povos savi. 15 Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos
sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min
serĉos, kaj diros:

Sekva Ĉapitro →