↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 4

1 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la
Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur
la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio. 2 Malbenado
kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis,
kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon. 3 Pro tio ekploros la tero,
kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la
kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro
malaperos. 4 Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas
kiel insultantoj de pastro. 5 Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ
la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian
patrinon. 6 Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar
vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia
pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi
forgesos viajn infanojn. 7 Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas
kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco. 8 Per la pekoj de
Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia
animo. 9 Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:
Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj.
10 Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos;
ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin. 
11 Malĉastado,
vino, kaj mosto forprenas la prudenton. 12 Mia popolo demandas
sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la
spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ
sia Dio. 13 Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur
montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar
bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj
bofilinoj adultos. 14 Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili
malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas
kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la
publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas? 15 Se malĉastas
vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en
Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la
Eternulo. 16 Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la
Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo? 17
Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin. 18 Abomeninda fariĝis ilia
drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto
al iliaj protektantoj. 19 La vento forportos ilin per siaj
flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.

Sekva Ĉapitro →