↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 3

1 Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun
virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel
la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj
kaj amas iliajn vinberkukojn. 2 Kaj mi akiris ŝin al mi per dek
kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo. 3 Kaj mi
diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu
vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi. 4 Ĉar dum longa
tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen
statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj; 5 poste la Izraelidoj
returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon,
sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la
fina tempo.

Sekva Ĉapitro →