↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 2

1 Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.
2 Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia
edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia
vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj, 3 por ke Mi ne
senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis
en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne
faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo. 4 Ankaŭ
ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;
5 ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar
ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon
kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj
miajn drinkaĵojn. 6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi
ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn. 7 Ŝi postkuros
siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne
trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli
bone estis al mi tiam, ol nun. 8 Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis
tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi
multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal. 9 Tial Mi
prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos
Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon. 10
Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj
amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano. 
11 Mi ĉesigos ĉian ŝian
gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn
ŝiajn solenajn kunvenojn. 12 Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn
kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun
donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de
la kampo ilin manĝos. 13 Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj,
al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj
ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis,
diras la Eternulo. 14 Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en
dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn; 15 kaj Mi donos al
ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros
pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia
juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta. 16
En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne
plu nomos Min: Mia mastro. 17 Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de
la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo. 18 Kaj Mi
faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo,
kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero;
pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi
donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere. 19 Mi fianĉiĝos kun vi
por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco
kaj kompatemeco. 20 Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi
ekkonos la Eternulon. 21 En tiu tempo Mi favoros, diras la
Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron; 22 kaj
la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros
Jizreelon. 23 Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi
kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo,
Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.


Sekva Ĉapitro →