↑ Enhavo

Hoŝea

Ĉapitro 1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la
tempo de Uzija, Jotan, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en
la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.

2 Kiam la Eternulo komencis paroli al Hoŝea, la Eternulo diris al
Hoŝea: Iru, prenu al vi edzinon malĉastulinon kaj naskigu
infanojn malĉastajn, ĉar la lando malĉastiĝis for de la Eternulo.
3 Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj ŝi
gravediĝis kaj naskis al li filon. 4 Kaj la Eternulo diris al li:
Donu al li la nomon Jizreel; ĉar baldaŭ Mi punos pro la sango de
Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la
domo de Izrael. 5 En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en
la valo Jizreel. 6 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filinon;
kaj Li diris al li: Donu al ŝi la nomon Lo-Ruĥama; ĉar Mi ne plu
kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon. 7 Tamen
la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la
Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj
batalo, nek per ĉevaloj kaj rajdantoj. 8 Kiam ŝi demamigis Lo-
Ruĥaman, ŝi gravediĝis kaj naskis filon. 9 Kaj Li diris: Donu al
li la nomon Lo-Ami; ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos
por vi.

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la
maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie
estis dirite al ili: Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:
Infanoj de la vivanta Dio. 11 Kolektiĝos kune la idoj de Jehuda
kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu ĉefon, kaj iros el la
lando; ĉar granda estos la tago de Jizreel.

Sekva Ĉapitro →