↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 10

1 En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita
al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto
kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la
vizion. 2 En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj. 3
Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian
buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri
semajnoj. 4 En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur
la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel. 5 Kaj levinte miajn
okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj
vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz. 6 Lia
korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj
okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta
kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da
homoj. 7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj
estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur
ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi. 
8 Mi restis sola, kaj mi
rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia
vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn
fortojn. 9 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi
ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere.
10 Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj
manplatojn. 11 Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al
Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via
loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi,
mi staris tremante. 12 Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la
unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via
Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto. 13 Sed
la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek
unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj,
venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo. 14
Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la
estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan. 
15 Dum li
parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero
kaj silentis. 16 Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn
lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu,
kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis
mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn. 17 Kaj kiel la sklavo de
mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas
forton kaj mi jam ne havas spiron? 18 Tiam denove ektuŝis min tiu
bildo de homo kaj refortigis min. 19 Kaj li diris: Ne timu, ho
simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li
parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro,
ĉar vi min refortigis. 20 Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi
venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la
protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto
de Grekujo. 21 Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la
vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom
Miĥael, via protektanto.

Sekva Ĉapitro →