↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 11

1 En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj
fortigi min.

2 Kaj nun mi sciigos al vi la veron: jen ankoraŭ tri reĝoj estos
en Persujo; la kvara superos ĉiujn per sia riĉeco; kaj kiam li
fariĝos forta per sia riĉeco, li ekscitos ĉiujn kontraŭ la regnon
Grekan. 3 Aperos reĝo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj
faros ĉion, kion li volos. 4 Sed dum lia starado lia regno
disrompiĝos kaj dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo, kaj ĝi
transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li
regis; lia regno estos disŝirita kaj transiros al homoj fremdaj.
5 Fortiĝos unu el liaj princoj, la reĝo suda, kaj fariĝos pli
forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda. 6 Sed post
kelke da jaroj ili kuniĝos inter si; kaj la filino de la suda
reĝo venos al la norda reĝo, por aranĝi la aferon inter ili; sed
ŝi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaŭ li kun sia forto
ne restos; ŝi kaj ŝiaj akompanantoj kaj ŝia infano kaj ŝia
kelktempa fortiganto estos transdonitaj. 7 Tamen el ŝia trunko
aperos branĉo, venos kun militistaro, venos al la fortikaĵo de la
norda reĝo, kaj venkos. 8 Ankaŭ iliajn diojn, kun iliaj statuoj,
kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj arĝentaj kaj oraj, li forportos
en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la
norda reĝo. 9 Ĉi tiu iros al la regno de la suda reĝo, sed
revenos en sian landon. 10 Poste liaj filoj sin armos kaj
kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disverŝiĝos
kiel inundo, kaj denove faros militon ĝis lia fortikaĵo. 
11 Tiam
la suda reĝo indignos, eliros kaj militos kontraŭ li, kontraŭ la
norda reĝo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso
estos transdonita en lian manon. 12 Li forkondukos tiun
homamason, kaj fieriĝos lia koro; sed kvankam li venkos multajn
milojn, li tamen ne fariĝos pli forta. 13 La norda reĝo denove
starigos homomulton, pli grandan ol la antaŭa, kaj post kelka
tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda riĉeco. 14
En tiu tempo multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo, kaj malkvietaj
filoj de via popolo leviĝos, por ke plenumiĝu la profetaĵo, sed
ili falos. 
15 Kaj venos la norda reĝo, ŝutaranĝos remparon, kaj
venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne
povos kontraŭstari, kaj ĝia plej bona militistaro ne havos
forton, por rezisti. 16 Kaj ĉiu, kiu venos al li, faros tion,
kion li postulos, neniu povos kontraŭstari al li; li stariĝos en
la plej bela lando, kaj pereigos ĝin per sia mano. 17 Kaj li
intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj
bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita
al li por ekstermi; kaj ĝi ne povos kontraŭstari; sed ĝi ankaŭ ne
fariĝos lia. 18 Kaj li direktos sian vizaĝon al la insuloj kaj
venkoprenos multajn; sed unu princo ĉesigos lian malhonoradon, ke
li ne plu malhonoru. 19 Tiam li denove turnos sin al la
fortikaĵoj de sia lando; sed li falpuŝiĝos, falos, kaj oni lin
jam ne trovos. 20 Sur lia loko stariĝos tia, kiu sendos
impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li
pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo. 
21 Sur lia loko
stariĝos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la reĝan
ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon
per flataĵoj. 22 Kaj la dronigantaj taĉmentegoj estos dronigitaj
kaj frakasitaj de li, kaj ankaŭ la princo, kun kiu estis farita
la interligo. 23 Kaj post la interamikiĝo li faros kontraŭ li
malicaĵon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj. 24 En
la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj
faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la
kaptaĵon, rabaĵon, kaj havaĵon li disĵetos; kaj li direktos siajn
intencojn kontraŭ la fortikigitajn urbojn, sed nur ĝis certa
tempo. 25 Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraŭ la
reĝon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda reĝo eliros
milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos,
ĉar estos faritaj atencoj kontraŭ li. 26 Tiuj, kiuj manĝas ĉe lia
tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disverŝiĝos, kaj falos multe
da mortigitoj. 27 Ambaŭ reĝoj havos en sia koro malbonajn
intencojn, kaj ĉe la sama tablo ili parolos malveraĵon; sed ili
ne sukcesos, ĉar la fino estas ankoraŭ prokrastita ĝis certa
tempo. 28 Li iros returne al sia lando kun granda havaĵo, kaj kun
intencoj kontraŭ la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos
en sian landon. 29 En difinita tempo li denove iros suden; sed la
lasta fojo ne estos tia, kiel la unua. 30 Ĉar venos kontraŭ lin
ŝipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuraĝon; kaj li denove
fariĝos kolera kontraŭ la sankta interligo, kaj denove agos kaj
interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo. 31
Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan
sanktejon, ĉesigos la ĉiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan
ruinigon. 32 Tiujn, kiuj malbonagas kontraŭ la interligo, li
allogos per flataĵoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, fariĝos
kuraĝaj kaj komencos agi. 33 La klerigantoj de la popolo klerigos
multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro,
mallibereco, kaj prirabado. 34 Dum sia falado ili ricevos kelkan
helpon, sed multaj aliĝos al ili hipokrite. 35 Kelkaj el la
klerigantoj falos por tio, ke ili refandiĝu, puriĝu, kaj blankiĝu
ĝis la fina tempo; ĉar estas ankoraŭ tempo. 36 La reĝo farados,
kion li volos, kaj li fieriĝos, kaj rigardos sin kiel pli altan
ol ĉiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos teruraĵojn, kaj li
havos sukceson, ĝis pleniĝos la kolero; ĉar kio estas decidita,
tio plenumiĝos. 37 Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos,
li ne atentos ĉarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin
pli alte ol ĉio. 38 Nur la dion de fortikaĵoj sur sia loko li
honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per
oro, arĝento, multekostaj ŝtonoj, kaj juveloj. 39 Kaj li
konstruos por la urboj fortikaĵojn sub la nomo de fremda dio; kiu
akceptos ĉi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos
potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron. 40 Fine
ekbatalos kontraŭ li la suda reĝo, kaj ĵetos sin sur lin la norda
reĝo kun ĉaroj, rajdistoj, kaj multe da ŝipoj, atakos la
regionojn, inundos, kaj trairos. 41 Kaj li venos en la plej belan
landon, kaj multaj pereos; saviĝos kontraŭ lia mano nur jenaj:
Edom, Moab, kaj la ĉefaj el la Amonidoj. 42 Kaj li etendos sian
manon kontraŭ diversajn landojn; ankaŭ la lando Egipta ne
saviĝos. 43 Kaj li fariĝos mastro super la trezoroj de oro,
arĝento, kaj ĉiuj grandvaloraĵoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj
sekvos liajn paŝojn. 44 Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de
nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi
multajn. 45 Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj
la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu
helpos al li.




Sekva Ĉapitro →