↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 9

1 En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda,
kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj, 2 en la unua jaro
de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la
jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke
devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem. 3 Kaj mi
turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en
fastado, sakaĵo, kaj cindro. 4 Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia
Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro,
Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj
favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj
ordonoj! 5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis,
kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne aŭskultis
Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj
reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7
Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu
Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj
kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro
iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni
hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi. 9
Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam
ni defalis de Li 10 kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia
Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj
servantoj, la profetoj. 
11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon,
kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin
la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de
Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li. 12 Kaj Li
plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj
juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin
grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio
fariĝis al Jerusalem. 13 Kiel estas skribite en la instruo de
Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis
antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj
penante kompreni Vian veron. 14 Kaj la Eternulo viglis super la
malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo,
nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis
Lian voĉon. 15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian
popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran
nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj. 16 Ho
Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via
kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta
monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj
Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj
ĉirkaŭantoj. 17 Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via
servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian
dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro. 18 Klinu, ho mia Dio,
Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian
ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne
pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ
Vi nian preĝon. 19 Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho
Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio,
ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

20 Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn
kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ
la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio; 21 dum
mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis
antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de
la vespera ofero; 22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj
diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
23 Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por
sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton,
kaj komprenu la vizion. 
24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por
via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo,
sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu
justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu
Plejsanktulo. 25 Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros
la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la
sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du
jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj,
kvankam en tempo malfacila. 26 Post la sesdek du jarsepoj la
sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun
ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino
estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos
tute dezertigita. 27 En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita
la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj
buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos
abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la
ruinojn.

Sekva Ĉapitro →