↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 8

1 En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al
Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco. 2 Kiam
mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas
en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la
rivero Ulaj. 3 Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu
virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ
kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli
alta elkreskis poste. 4 Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas
okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari
al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion,
kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda. 5 Dum mi atente ĝin rigardis,
jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne
tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter
siaj okuloj. 6 Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi
vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza
forto; 7 kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi
furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn
kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al
ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la
piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto. 8
Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta,
rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la
direkto al la kvar ventoj de la ĉielo. 9 El unu el ili eliris
alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al
la plej bela lando. 10 Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo,
kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj,
kaj dispremis ilin per la piedoj. 
11 Kaj eĉ kontraŭ la armeestron
ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis
lian sanktan loĝejon. 12 Forto estis donita al ĝi kontraŭ la
ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj
laboris kun sukceso. 13 Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis,
kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton
la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la
sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj? 14 Kaj li diris al mi:
Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo
denove estos sanktigita.

15 Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian
signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro. 16 Kaj el meze de
Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu
al li la vizion. 17 Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj
kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li
diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de
la tempo. 18 Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la
tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko. 19 Kaj li
diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero;
ĉar tio koncernas la finan tempon. 20 La virŝafo, kiun vi vidis
kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo; 21 kaj la
vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter
ĝiaj okuloj estas la unua reĝo; 22 ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi
eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel
fortaj, kiel ĝi estis antaŭe. 23 En la fina tempo de tiuj regnoj,
kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta
ruzulo. 24 Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros
grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li
pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj. 25 Kaj pro lia
saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj
meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la
Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per
mano. 26 La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita
al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas
tempon malproksiman. 27 Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis
malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi
min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio,
sed neniu tion rimarkis.

Sekva Ĉapitro →