↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 7

1 En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon
kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon,
prezentinte la esencon de la afero. 2 Daniel komencis sian
rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar
ventoj de la ĉielo batalas inter si sur granda maro. 3 Kaj eliris
el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia. 4 La
unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis,
kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la
tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis
donita al ĝi. 5 Jen ankaŭ dua besto, simila al urso, staris ĉe
ĝia flanko, kaj tri kojnodentojn ĝi havis en sia buŝo, inter siaj
dentoj. Kaj estis dirite al ĝi: Leviĝu, kaj manĝu multe da karno.
6 Poste mi vidis ankoraŭ unu beston, similan al leopardo; sur sia
dorso ĝi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu
besto, kaj potenco estis donita al ĝi. 7 Poste mi vidis en la
nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; ĝi
havis grandegajn ferajn dentojn; ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la
restaĵon ĝi dispremis per la piedoj; ĝi estis malsimila al ĉiuj
antaŭaj bestoj kaj havis dek kornojn. 8 Mi rigardis tiujn
kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri
el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj
jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo,
kaj buŝon, kiu parolas malhumile. 
9 Fine mi vidis, ke estas
starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis
blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano;
Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta
fajro. 10 Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da
miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La
juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis. 11 Tiam mi vidis,
kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la
besto estis mortigita, kaj ĝia korpo estis frakasita, kaj ĵetita
en fajron, por forbruli. 12 Ankaŭ de la aliaj bestoj oni
forprenis ilian potencon, kaj daŭro de la vivo estis donita al
ili nur por difinita tempo kaj ĝis difinita templimo. 13 Poste mi
vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris
kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis
alkondukita al Li. 14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj
regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia
regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne
detruiĝos.

15 Ĉe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio
de mia kapo konsternis min. 16 Mi aliris al unu el la
antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi
tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de
la diritaĵo. 17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj
formiĝos sur la tero. 18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de
la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna
eterneco. 19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara
besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj
kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon
dispremis per la piedoj; 20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur
ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis
tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan
malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraŭ la
sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin, 22 ĝis venis la
Antaŭtempulo; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la
Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la
sanktuloj. 
23 Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno,
kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos
la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin. 24 La dek kornoj
signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros
alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn. 25 Li
blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la
Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili
estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du
tempoj kaj duono de tempo. 26 Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos
de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo. 27 Sed la
regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo
estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno
estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al
Li. 28 Ĉi tie finiĝas la parolo. Mi, Daniel, estis tre
konsternita de mia meditado, kaj mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis sur
mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

Sekva Ĉapitro →