↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 6

1 Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek
satrapojn, por administri lian tutan regnon; 2 kaj super ili tri
ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj
donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu
malprofiton. 3 Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj
satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis
jam la intencon starigi lin super la tuta regno. 4 Tiam la ĉefaj
estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi
Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi
nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia
kulpo nek krimo estis trovebla en li. 5 Tiam tiuj homoj diris: Ni
ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraŭ
li en la leĝoj de lia Dio. 6 Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj
venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho reĝo Dario, vivu eterne!
7 Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj,
konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi
reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de
tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo,
oni ĵetu en kavon de leonoj. 8 Tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun
decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke ĝi ne estu malobeata,
kiel leĝo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi. 9
La reĝo Dario subskribis la dekreton. 
10 Kiam Daniel eksciis, ke
estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la
fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem,
li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis
Lin, kiel li faradis antaŭe. 11 Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis
Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ
sia Dio. 12 Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan
dekreton: Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la
daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho
reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris:
Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de
Medujo kaj Persujo. 13 Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo:
Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne
atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed
tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn. 14 Aŭdinte tion, la
reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon,
li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin. 15
Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li: Sciu, ho reĝo,
ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono,
konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla. 16 Tiam la reĝo
ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de
leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese
servas, savu vin! 17 Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la
aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj
per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo
koncerne Danielon. 18 Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis
la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj
ankaŭ dormi li ne povis. 19 Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo
kaj iris rapide al la kavo de la leonoj. 
20 Kaj kiam li alvenis
al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte,
la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio!
ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la
leonoj? 21 Tiam Daniel respondis al la reĝo: Ho reĝo, vivu
eterne! 22 Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la
leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita
pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon.
23 Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el
la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto
montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio. 24 Kaj la reĝo
ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi
Danielon, kaj ĵeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaŭ
iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraŭ antaŭ ol ili
atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis
ĉiujn iliajn ostojn.

25 Post tio la reĝo Dario skribis al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj
lingvoj de la tuta tero: Kresku via bonfarto! 26 Mi donas
ordonon, ke en ĉiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu
Dion de Daniel; ĉar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia
regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina. 27 Li
liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la
ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj. 28 Kaj
Daniel havis sukceson dum la reĝado de Dario, kaj dum la reĝado
de Ciro, la Perso.

Sekva Ĉapitro →