↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 5

1 La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil
eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil. 2 Fariĝinte ebria,
Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia
patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el
ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj
kromvirinoj. 3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis
prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj
trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj
kromvirinoj. 4 Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj
arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn. 5 En tiu
momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ
la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo
vidis la manon, kiu skribis. 6 Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de
la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj
malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis. 7 La reĝo
laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj
divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel:
Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian
signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia
kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno. 8 Tiam venis ĉiuj
saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek
klarigi al la reĝo ĝian signifon. 9 La reĝo Belŝacar forte
maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj antaŭ liaj
eminentuloj konfuziĝis. 10 Ĉe tiu okazintaĵo, kiu fariĝis al la
reĝo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris
la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris: Ho reĝo, vivu eterne!
Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto. 11
En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la
sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon,
prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo
Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo
de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; 12 ĉar en
li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi
sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas
Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku
Danielon, kaj li klarigos la signifon.

13 Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo
ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la
forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el
Judujo? 14 Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi,
kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi. 15
Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por
tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed
ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj. 16 Sed mi
aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi
kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj
klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno
estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno. 17
Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe
vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la
reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon. 18 Ho
reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon,
potencon, honoron, kaj gloron. 19 Pro la potenco, kiun Li donis
al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon
antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis
vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li
malaltigis. 20 Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito
malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je
sia gloro; 21 kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia
koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj
azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis
trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la
regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al
kiu Li volas. 22 Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian
koron, kvankam vi sciis ĉion tion; 23 sed vi levis vin kontraŭ la
Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis
al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj
kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn
arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj
ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas
la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris. 24 Pro
tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo. 25
Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL,
UFARSIN. 26 Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis
la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon; 27 TEKEL: vi estas
pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza; 28 PERES: via regno
estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj. 29 Tiam laŭ
ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj
oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto
en la regno. 30 En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj,
estis mortigita. 31 Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la
aĝon de sesdek du jaroj.






Sekva Ĉapitro →