↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 4

1 La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj
estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato! 2 Mi trovas bona
konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la
Plejalta. 3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel
potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia
regado estas en ĉiuj generacioj.

4 Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en
mia palaco. 5 Sed mi vidis sonĝon, kiu teruris min, kaj la
meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis. 6
Kaj mi donis ordonon venigi al mi ĉiujn saĝulojn de Babel, por ke
ili diru al mi la signifon de la sonĝo. 7 Tiam venis la
astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al
ili la sonĝon, sed ili ne povis klarigi al mi ĝian signifon. 8
Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltŝacar,
laŭ la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la
sanktaj dioj; mi rakontis al li la sonĝon: 9 Ho Beltŝacar, ĉefo
de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de
la sanktaj dioj kaj nenia kaŝitaĵo vin embarasas: klarigu al mi
la vizion de mia sonĝo kaj ĝian signifon. 
10 La vizio de mia kapo
sur mia lito estis jena: mi vidis, ke jen meze de la tero staras
arbo tre alta; 11 tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj ĝia
alto atingas la ĉielon, kaj oni ĝin vidas ĝis la randoj de la
tuta tero; 12 ĝia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas
sur ĝi, kaj sur ĝi troviĝas manĝaĵo por ĉiuj; en la ombro sub ĝi
kaŝas sin bestoj de la kampo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidas birdoj
de la ĉielo, kaj ĉiu karno nutras sin de ĝi. 13 Kaj mi vidis en
la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto
malsupreniris de la ĉielo, 14 kaj per laŭta voĉo li diris: Dehaku
ĉi tiun arbon, ĉirkaŭhaku ĝiajn branĉojn, deprenu de ĝi la
foliaron, kaj disĵetu ĝiajn fruktojn, por ke foriĝu la bestoj,
kiuj estas sub ĝi, kaj la birdoj forflugu de ĝiaj branĉoj. 15 Sed
ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj,
meze de la herbo de la kampo; ĝin trinkigu la roso de la ĉielo,
kaj kune kun la bestoj ĝi nutru sin per la herboj de la tero. 16
La homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron
bestan, kaj tiel pasos super ĝi sep jaroj. 17 Per la ordono de la
prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la
sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la
Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu,
al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la
homoj. 
18 Tian sonĝon vidis mi, reĝo Nebukadnecar. Kaj vi, ho
Beltŝacar, diru ĝian signifon; ĉar neniu el la saĝuloj en mia
regno povas klarigi ĝian signifon, sed vi povas, ĉar vi havas en
vi la spiriton de la sanktaj dioj.

19 Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar, en la daŭro de unu
horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis. La reĝo
ekparolis, kaj diris: Ho Beltŝacar, ne embarasu vin la sonĝo kaj
ĝia signifo. Beltŝacar respondis kaj diris: Ho mia sinjoro, por
viaj malamikoj estu tiu sonĝo, kaj por viaj malamantoj estu ĝia
signifo. 
20 La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte,
atingis per sia pinto la ĉielon, kaj estis videbla sur la tuta
tero, 21 kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj
manĝaĵo por ĉiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies
branĉoj sidis birdoj de la ĉielo-- 22 tio estas vi, ho reĝo
altiĝinta; via grandeco kreskis kaj atingis ĝis la ĉielo, kaj via
potenco ĝis la randoj de la tero. 
23 Kaj ke la reĝo vidis sanktan
prizorganton, kiu malsupreniris de la ĉielo, kaj diris: Dehaku la
arbon kaj ekstermu ĝin, sed nur ĝian ĉefan radikon restigu en la
tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo,
ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj ĝi havu la sorton de la
bestoj de la kampo, ĝis pasos super ĝi sep jaroj-- 24 jen estas
la signifo de tio, ho reĝo: tio estas dekreto de la Plejaltulo,
kiu trafos mian sinjoron, la reĝon. 25 Vi estos elpuŝita el meze
de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo
oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la ĉielo oni trinkigos al
vi; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la
regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu
Li volas. 26 Kaj ke estas ordonite restigi la ĉefan radikon de la
arbo--tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi
konfesos la potencon de la ĉielo. 27 Tial, ho reĝo, volu favore
akcepti mian konsilon: liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj
de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj; per tio via
bonstato fariĝos longedaŭra. 
28 Ĉio ĉi tio efektiviĝis sur la
reĝo Nebukadnecar. 29 Post paso de dek du monatoj, promenante tra
la reĝa palaco en Babel, 30 la reĝo ekparolis, kaj diris: Ĉu tio
ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la reĝo mi aranĝis
per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto? 31
Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis
voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La
regno estas prenata for de vi; 
32 kaj vi estas elpuŝata el meze
de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo
oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi
ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj
donas ĝin al tiu, al kiu Li volas. 33 Tuj plenumiĝis tiu verdikto
sur Nebukadnecar; li estis elpuŝita el meze de la homoj, li
komencis manĝis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de
la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj
de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo. 34 Post paso de la
difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la
ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la
Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies
regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj
generacioj. 35 Ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj
kiel nenio. Laŭ Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la ĉielo,
tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus
kontraŭstari al Lia mano, aŭ demandi Lin: Kion Vi faras? 36 En
tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian
reĝan honoron, mian majeston, kaj mian antaŭan aspekton; tiam
elserĉis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis
denove starigita super mia regno, kaj mia majesto fariĝis ankoraŭ
pli granda. 37 Nun mi, Nebukadnecar, laŭdas, altigas, kaj gloras
la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj
estas ĝustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Sekva Ĉapitro →