↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 3

1 La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de
sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en
la valo Dura en la lando Babela. 2 Kaj la reĝo Nebukadnecar
sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj,
urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke
ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la
reĝo Nebukadnecar. 3 Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj,
militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj
potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun
la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo,
kiun Nebukadnecar starigis. 4 Kaj heroldo laŭte proklamis: Estas
sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj: 5 kiam vi aŭdos
la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo,
kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj
adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
6 Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en
ardantan fornon. 7 Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de
korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj
instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo,
kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 8 En tiu tempo tuj aliris
kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn. 9 Ili ekparolis, kaj diris
al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne! 10 Vi, ho reĝo,
ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo,
sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj,
faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo; 11 kaj kiu ne
faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan
fornon. 
12 Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la
aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj
homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj
ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis. 13 Tiam
Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon,
Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la
reĝo. 14 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi,
ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne
adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis? 15 De nun, kiam
vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero,
sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj
faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne
adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj
tiam kia dio savos vin el miaj manoj? 16 Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-
Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al
ni malfacile respondi al vi pri tio. 17 Ni havas Dion, al kiu ni
servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin
el via mano, ho reĝo. 18 Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen
sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora
statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos. 19 Tiam
Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo
ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li
ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis
ordinare. 
20 Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro
li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin
en la ardantan fornon. 21 Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia
suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj
oni ĵetis ilin en la ardantan fornon. 22 Kaj ĉar la ordono de la
reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn
homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la
flamo de la fajro. 23 Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj
Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon. 24 Tiam la reĝo
Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj
diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en
la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. 25 Sed
li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne
ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj
la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. 26 Kaj Nebukadnecar
aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:
Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta!
eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el
meze de la fajro. 
27 Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj,
kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn
virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke
eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne
ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili. 28
Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ,
Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn
servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la
reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al
alia dio, krom sia Dio. 29 Nun mi donas ordonon: Se iu el ia
popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ,
Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo
estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi
tiamaniere. 30 Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon,
kaj Abed-Negon en la lando Babela.

Sekva Ĉapitro →