↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 2

1 En la dua jaro de la reĝado de Nebukadnecar aperis al
Nebukadnecar sonĝoj; kaj konfuziĝis lia spirito, kaj li ne povis
dormi. 2 Kaj la reĝo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn,
sorĉistojn, kaj Ĥaldeojn, por ke ili diru al la reĝo liajn
sonĝojn. Kaj ili venis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 3 Kaj la reĝo
diris al ili: Mi havis sonĝon, kaj mia spirito maltrankviliĝis,
dezirante scii, kio estis tiu sonĝo. 4 La Ĥaldeoj respondis al la
reĝo en la lingvo Siria: Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al
viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon. 5 Sed la reĝo
respondis kaj diris al la Ĥaldeoj: La enhavon mi forgesis. Tamen,
se vi ne diros al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi estos
dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj. 6 Sed se vi
rakontos al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi ricevos de mi
donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la
sonĝon kaj ĝian signifon. 7 Ili denove respondis: La reĝo diru
sian sonĝon al siaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon. 8
La reĝo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, ĉar vi
vidas, ke la afero malaperis el mia memoro. 9 Se vi ne diros al
mi la sonĝon, tio montros, ke vi havas unu intencon: vi preparas
vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon, ĝis la
tempo pasos. Tial rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos,
ke vi povas klarigi al mi ankaŭ ĝian signifon. 10 La Ĥaldeoj
respondis al la reĝo kaj diris: Ne ekzistas sur la tero tia homo,
kiu povus plenumi la deziron de la reĝo; tial neniu reĝo, kiel
ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon
de iu astrologo, magiisto, aŭ Ĥaldeo; 11 la afero, kiun la reĝo
postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi
al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj. 12 Tiam
la reĝo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi ĉiujn
saĝulojn de Babel. 13 Kiam la dekreto eliris, oni komencis la
mortigadon de la saĝuloj, kaj oni volis mortigi ankaŭ Danielon
kaj liajn kamaradojn. 14 Tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan
rediron al Arjoĥ, la estro de la reĝaj korpogardistoj, kiu
eliris, por mortigi la saĝulojn de Babel; 15 li demandis Arjoĥon,
la potenculon de la reĝo, dirante: Pro kio eliris de la reĝo tia
severa ordono? Tiam Arjoĥ rakontis al Daniel la tutan aferon. 16
Daniel iris kaj petis la reĝon, ke li donu al li templimon, kaj
li prezentos al la reĝo la klarigon.

17 Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al
siaj kamaradoj Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja, 18 por ke ili petegu
la kompateman Dion de la ĉielo malkaŝi tiun kaŝitan aferon, por
ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj saĝuloj de
Babel. 19 Kaj tiam la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta
vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo. 20 Kaj Daniel
ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis
eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto; 21 Li ŝanĝas la
tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li
donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj; 22 Li
malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon; Li scias, kio estas en la
mallumo, kaj lumo estas en Li. 23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi
dankas kaj gloras; ĉar Vi donis al mi saĝon kaj forton, kaj
malkaŝis al mi tion, pri kio ni Vin petis; ĉar Vi malkaŝis al ni
la aferon de la reĝo. 24 Poste Daniel iris al Arjoĥ, al kiu la
reĝo komisiis mortigi la saĝulojn de Babel; li venis, kaj diris
al li tiel: Ne mortigu la saĝulojn de Babel, konduku min al la
reĝo, kaj mi diros al la reĝo la klarigon.

25 Tiam Arjoĥ tuj enkondukis Danielon al la reĝo, kaj diris al ĉi
tiu tiele: Inter la transloĝigitaj filoj de Judujo mi trovis
homon, kiu povas doni al la reĝo klarigon. 26 Tiam ekparolis la
reĝo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltŝacar: Ĉu vi
povas sciigi al mi la sonĝon, kiun mi vidis, kaj ĝian signifon?
27 Daniel respondis al la reĝo kaj diris: La kaŝitaĵon, pri kiu
la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la
sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; 28 sed en la
ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la
reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via sonĝo kaj
la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj: 29 vi, ho reĝo,
meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkaŝanto
de kaŝitaĵoj montris al vi, kio estos. 30 Kaj al mi tiu kaŝitaĵo
malkaŝiĝis ne pro tio, ke mi kvazaŭ estus pli saĝa ol ĉiuj
vivantoj, sed por tio, ke la reĝo ricevu klarigon kaj ke vi
eksciu la pensojn de via koro. 31 Vi, ho reĝo, havis vizion: jen
staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en
eksterordinara brilo ĝi staris antaŭ vi, kaj ĝia aspekto estis
terura. 
32 La kapo de tiu statuo estis el pura oro; ĝiaj brusto
kaj manoj estis el arĝento, la ventro kaj femuroj el kupro; 33
ĝiaj kruroj estis el fero, ĝiaj piedoj estis parte el fero, parte
el argilo. 34 Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia
mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj
frakasis ilin. 35 Tiam ĉio kune frakasiĝis: la fero, argilo,
kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera
draŝejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno
post ili; sed la ŝtono, kiu frakasis la statuon, fariĝis granda
monto kaj plenigis la tutan teron. 36 Tio estas la sonĝo. Nun ni
diros al la reĝo la signifon. 37 Vi, ho reĝo, estas reĝo super
reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj
gloron; 38 kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn
manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj
faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo. 39 Post
vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno,
kupra, kiu regos super la tuta tero. 40 La kvara regno estos
malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion,
tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj
frakasados. 
41 Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte
el potargilo kaj parte el fero--tio estos regno de miksita
konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi
vidis feron miksitan kun potargilo. 42 Sed kiel la fingroj de la
piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno
estos parte fortika, parte rompebla. 43 Kaj ke vi vidis feron,
miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per
forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas
kun argilo. 44 Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo
starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne
transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn,
sed ĝi mem staros eterne. 45 Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano
deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon,
arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos
poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo. 
46 Tiam
la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al
Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn
incensojn. 47 La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via
Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta
kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon. 48 Tiam la
reĝo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj riĉajn donacojn,
kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj ĉefo super
ĉiuj saĝuloj de Babel. 49 Daniel petis la reĝon, kaj ĉi tiu
starigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la
lando Babela; kaj Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.

Sekva Ĉapitro →