↑ Enhavo

Daniel

Ĉapitro 1

1 En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo,
venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis
ĝin. 2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon
de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li
venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la
vazojn li metis en la trezorejon de sia dio. 3 Kaj la reĝo diris
al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el
la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu 4 knabojn
sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn,
scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo,
kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean. 5
Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa
tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis
eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj
la servadon antaŭ la reĝo. 6 El la idoj de Jehuda estis inter ili
Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. 7 La estro de la korteganoj
donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon
Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja,
Abed-Nego. 8 Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin
per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas;
tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne
malpurigi sin. 9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la
korteganestro. 10 Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas
mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas
manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli
grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian
kapon kulpa antaŭ la reĝo. 
11 Tiam Daniel diris al la
inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan,
Miŝaelon, kaj Azarjan: 12 Faru, mi petas, provon kun viaj
servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj
por trinki akvon; 13 poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la
aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj
poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos. 14 Li obeis
ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. 15 Post paso
de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli
bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo. 16
Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu
estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon
pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri
ĉiaj vizioj kaj sonĝoj. 18 Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo
difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al
Nebukadnecar. 19 La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj
troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj
ili komencis servadi antaŭ la reĝo. 20 Kaj koncerne ĉiujn aferojn
de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin
dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis
en lia tuta regno. 21 Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la
reĝo Ciro.

Sekva Ĉapitro →