↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 47

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke
jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa
flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el
sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.
2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min
laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen
la akvo fluas el la dekstra flanko. 3 Kiam la viro iris orienten,
li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj
transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj.
4 Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans
la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris
ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta
ĝis la lumboj. 5 Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento,
kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis
ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6 Kaj li
diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min
returne al la bordo de la torento. 7 Kiam mi revenis, mi vidis,
ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur
ambaŭ flankoj. 8 Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el
la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la
maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. 9 Kaj
ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj,
reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu
akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento. 10
Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili
etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de
la Granda Maro, kaj tre multe. 11 Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne
saniĝos, ili estos destinitaj por salo. 12 Kaj apud la torento
sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne
velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate
ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la
sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj
folioj kiel kuracilo.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas la limoj, laŭ
kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de
Izrael: al Jozef duoblan parton. 14 Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale;
ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial
ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo. 15 Jen estas la limo de
la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi
iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad; 16 tra Ĥamat, Berota,
Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat,
ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran. 17 Kaj la
limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj
ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando
norda. 18 Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko,
inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis
la orienta maro; tio estas la rando orienta. 19 La suda rando
estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento
ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda. 20 La okcidenta
rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la
rando okcidenta. 21 Kaj dividu inter vi ĉi tiun landon laŭ la
triboj de Izrael. 22 Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la
fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi;
ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune
kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de
Izrael. 23 En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu
al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →