↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 46

1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La pordego de la interna
korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses
laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj
ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita. 2 Kaj la princo
eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe
la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj
lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego
kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero.
3 La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la
enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj. 4
La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato,
estos: ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo; 5 kaj
da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la
ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo
por ĉiu efo. 6 En la tago de la monatkomenco: sendifekta bovido
kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo; 7 kaj farunoferon li
faru: unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj
por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da
oleo por ĉiu efo. 8 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la
portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri. 9 Kaj
kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj,
tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi,
devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la
suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri
returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri
tra la kontraŭa. 10 Kaj la princo estos inter ili: kiam ili
eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros. 11
En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu
efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj
tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu
efo. 12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan
bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ
li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon
aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata;
poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon. 13
Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage
al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin. 14 Kaj farunoferon li
alportu kune kun ĝi ĉiumatene: sesonon de efo, kaj trionon de
hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la
porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo. 15 Tiamaniere oni
alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon,
kiel konstantan bruloferon.

16 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se la princo donos
donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj;
tio estu ilia hereda posedaĵo. 17 Sed se li donos donacon el sia
heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de
libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo
donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili. 18 La princo ne prenu
ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia
terposedaĵo: nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj
filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia
terposedaĵo.

19 Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la
pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj
kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la
rando okcidente. 20 Kaj li diris al mi: Ĉi tie estas la loko, kie
la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili
devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran
korton, por ne sanktigi la popolon. 21 Kaj li elkondukis min sur
la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la
korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas
ankoraŭ korto. 22 En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj
kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de
tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj. 23 Kaj mureto
estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj
malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe. 24 Kaj li diris al mi: Jen
estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la
oferojn de la popolo.

Sekva Ĉapitro →