↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 48

1 Jen estas la nomoj de la triboj: de la norda rando laŭ la vojo
al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo
de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente
apartenos sole al Dan. 2 Kaj apud la limo de Dan, de la orienta
rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer. 3 Apud la limo de
Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton
Naftali. 4 Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la
okcidenta, havos sian parton Manase. 5 Apud la limo de Manase, de
la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim. 6
Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta,
havos sian parton Ruben. 7 Apud la limo de Ruben, de la orienta
rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.

8 Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta,
estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la
larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el
la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo
estos la sanktejo. 9 La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al
la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de
dek mil. 10 Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante
norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil,
orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin
mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo. 11 Ĝi estu
sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis
Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la
Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj. 12 Kaj al ili estos
apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo,
apud la limo de la Levidoj. 13 Kaj la Levidoj havos apud la limo
de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la
tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil. 14
Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la
lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo.
15 La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas
nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo;
kaj la urbo estos en la mezo. 16 Jen estas ĝiaj dimensioj: la
norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil
kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta
rando kvar mil kvincent. 17 La antaŭurbo de la urbo havos norde
ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent
kvindek, kaj okcidente ducent kvindek. 18 Koncerne la ceteran
parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil
oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta
terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la
laboristoj de la urbo. 19 En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj
triboj de Izrael. 20 La tuta apartigita terpeco devas havi dudek
kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco
apartigu kiel posedaĵon de la urbo.

21 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la
urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente,
kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta
terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo. 22 Kio troviĝas
inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo,
inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al
la princo.

23 La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta:
Benjamen havos unu parton. 24 Apud la limo de Benjamen, de la
orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon. 25 Apud
la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos
sian parton Isaĥar. 26 Apud la limo de Isaĥar, de la orienta
rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun. 27 Apud la
limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian
parton Gad. 28 Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la
limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la
torento ĝis la Granda Maro. 29 Tio estas la lando, kiun vi lote
dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio
estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

30 Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar
mil kvincent mezurstangoj; 31 kaj la pordegoj de la urbo estos
nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:
unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
32 Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen,
unu Pordego de Dan. 33 Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent
mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu
Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun. 34 Ankaŭ sur la
okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu
Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali. 35
La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post
tiu tago estos: Eternulo-Tie.