↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 45

1 Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu
oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de
dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko
estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe. 2 El ĝi devas esti por la
sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek
ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi. 3 Per tiu mezuro mezuru
la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu
loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo. 4 La cetera parto de la
sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo,
kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por
ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo. 5
Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por
la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia
posedaĵo. 6 Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da
larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco: ĝi
apartenu al la tuta domo de Izrael. 7 Kaj al la princo donu
parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba
posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta
flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el
tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta. 8 Tio estos lia
tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu
Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael
laŭ iliaj triboj.

9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉe estas por vi, ho
princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste
kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la
Sinjoro, la Eternulo. 10 Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj
ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi. 11 La efo kaj la bat'o devas havi
egalan amplekson, tiel, ke la bat'o entenu dekonon de ĥomero kaj
la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian
amplekson. 12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj,
dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min'o. 13
Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el
ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo. 14 Kaj
la leĝo pri la oleo estas: bat'o da oleo; bat'o estas dekono de
kor'o; dek bat'oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat'ojn.
15 Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de
Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por
pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La tuta
popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de
Izrael. 17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj,
farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj
sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi
la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon,
por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.

18 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la unua tago de la
unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la
sanktejon. 19 Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero,
kaj ŝprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn
de la elstaraĵo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de
la interna korto. 20 Tion saman faru en la sepa tago de la monato
por ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco; kaj tiamaniere
pekliberigu la domon. 21 En la dek-kvara tago de la unua monato
estu ĉe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas manĝi macojn.
22 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta
popolo de la lando bovon kiel propekan oferon. 23 Kaj dum la sep
tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep
bovoj kaj po sep virŝafoj sendifektaj ĉiutage dum la sep tagoj,
kaj po unu virkapro kiel pekoferon ĉiutage. 24 Kaj da farunofero
li alportos po unu efo por ĉiu bovo, kaj po unu efo por ĉiu
virŝafo, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo. 25 En la dek-kvina
tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep
tagoj: tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.

Sekva Ĉapitro →