↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 44

1 Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo,
al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita. 2 Kaj
la Eternulo diris al mi: Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni
ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de
Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita. 3 Nur la princo, la
princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra
la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru.
4 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi
ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la
Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 5 Kaj la Eternulo diris
al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj
okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi
pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj
instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn
el la sanktejo. 6 Kaj diru al la malobeema domo de Izrael: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj
abomenindaĵoj, ho domo de Izrael. 7 Vi venigis aligentulojn kun
necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia
sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon,
grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj
abomenindaĵoj. 8 Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed
vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo. 9 Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun
necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian
sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la
Izraelidoj. 10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la
Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn
idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 11 Ili estos en
Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la
domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la
bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por
servi ilin. 12 Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj
estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis
Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu
punataj pro siaj malbonagoj. 13 Ili ne alproksimiĝu al Mi, por
fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj
sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron,
kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris. 14 Mi destinis por ili
esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio,
kio estas farata en ĝi.

15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la
servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis
de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ
Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la
Eternulo. 16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al
Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan
oficon. 17 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto,
ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur
ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la
domo. 18 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj
sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito. 19 Kaj kiam ili devos
eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la
popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj
deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn
vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj. 20
Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn
harojn, sed ili pritondu sian kapon. 21 Vinon trinku neniu el la
pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton. 22 Vidvinon aŭ
eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el
la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de
pastro, ili prenu. 23 Mian popolon ili devas instrui distingi
inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo. 24 En
disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro;
Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu,
kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte. 25 Al homo mortinta ili ne
aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por
filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin
malpurigi. 26 Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li
sep tagojn. 27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en
la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian
pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 28 Kaj ilia heredaĵo
estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili
en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo. 29 La farunoferojn,
pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en
Izrael apartenu al ili. 30 Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj
ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj
la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu
super via domo. 31 Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj
aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.

Sekva Ĉapitro →