↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 43

1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas
turnita orienten. 2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis
venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de
granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto. 3 Tio estis
vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris,
por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi
vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 4 Kaj la
majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu
estis turnita orienten. 5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis
min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo
plenigis la domon. 6 Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la
domo, kaj viro staris apud mi. 7 Kaj estis dirite al mi: Ho filo
de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la
plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj;
kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek
ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de
siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj. 8 Ili starigis sian sojlon apud Mia
sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis
inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj
abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia
kolero. 9 Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la
kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.

10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun
domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu
sin al ĝia aranĝo. 11 Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili
faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon,
ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn,
ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ
iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj
leĝojn kaj plenumu ilin. 12 Jen estas la leĝo por la domo: la
tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo;
tio estas la leĝo por la domo.

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po
manlarĝo por ĉiu ulno: la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu
ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu
manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro. 14 Kaj de la bazo
sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la
larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda
elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno. 15 Kaj la
altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar
kornoj. 16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du
ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj. 17
Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar
ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ
ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj
ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.

18 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro,
la Eternulo: Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam
oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi
ĝin per sango. 19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok,
kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la
Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon. 20 Kaj prenu iom el ĝia
sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar
angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio
vi ĝin purigos kaj pekliberigos. 21 Poste prenu la pekoferan
bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la
sanktejo. 22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron
sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel
same, kiel oni pekliberigis per la bovido. 23 Kiam vi finos la
pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan
virŝafon el la ŝafoj; 24 kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj
la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la
Eternulo. 25 Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj
ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la
ŝafoj, sendifektajn. 26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron
kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin. 27 Kiam finiĝos tiuj tagoj,
komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la
altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos
favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →