↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 42

1 Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en
norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis
kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde. 2 Ĝia longo ĝis
la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj. 3
Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo
de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe. 4 Kaj
antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek
ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden.
5 La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom
deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la
konstruaĵo. 6 Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn
kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj
kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero. 7 Kaj
la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera
korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj. 8 Ĉar
la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis
kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj. 9
Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke
oni povu veni al ili el la ekstera korto. 10 Laŭlarĝe de la muro
de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la
konstruaĵo estis ĉambroj. 11 Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama,
kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis
ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj
pordoj. 12 Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden
ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de
la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro. 13 Kaj li
diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas
antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj,
starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn
oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la
farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas
sankta. 14 Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el
la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie
siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj
estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili
povas iri al lokoj de la popolo.

15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis
min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la
domon ĉe ĉiuj flankoj. 16 Li mezuris la orientan flankon per la
mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 17 Li mezuris
la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 18
La sudan flankon li mezuris, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn. 19
Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaŭ mezuris
kvincent mezurajn stangojn. 20 De kvar flankoj li mezuris; la
muro ĉirkaŭe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent
stangojn da larĝo, por apartigi la sanktaĵon de la nesanktaĵo.

Sekva Ĉapitro →