↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 41

1 Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj
ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la
alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo. 2 La larĝo de la pordo
estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de
kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li
mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon,
dudek ulnojn. 3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono
de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la
larĝo de la pordo estis sep ulnoj. 4 Kaj li mezuris en la longo
de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la
interna parto de la templo; kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la
plejsanktejo. 5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses
ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la
tuta domo estis kvar ulnoj. 6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud
la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la
muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili
estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.
7 Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli
grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli
ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la
malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza. 8 Kaj mi
vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la
galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj. 9 La
larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj
libera loko kondukis al la galerioj de la domo. 10 Kaj la
interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ
la domo, estis dudek ulnoj. 11 Kaj estis pordoj el la galerioj al
la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la
larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe. 12 La
konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la
larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la
larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj.
13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo
kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent
ulnoj. 14 Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la
placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn.

15 Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo,
kiu estis malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent
ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto.
16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en
siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno
ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis
kovritaj. 17 De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj
eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj
ekstere ĉio estis laŭmezura. 18 Kaj estis faritaj keruboj kaj
palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj
ĉiu kerubo havis du vizaĝojn. 19 Kaj homa vizaĝo estis turnita al
la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua
flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta
domo ĉirkaŭe. 20 De la tero ĝis la supro de la pordo estis
skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la
templo. 21 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta
aspekto de la sanktejo estis simetria. 22 La ligna altaro havis
la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj
ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi: Ĉi tio
estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo. 23 Kaj du pordoj
estis en la templo kaj en la sanktejo. 24 Ĉiu pordo havis du
fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis
unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua. 25 Kaj sur ili, sur
la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj
al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere
estis ligna podio. 26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj
estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo
kaj podioj.

Sekva Ĉapitro →