↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 40

1 En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la
jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la
disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de
la Eternulo kaj venigis min tien. 2 En Dia vizio Li venigis min
en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur
kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo. 3 Kaj Li venigis min
tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto
de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon,
kaj li staris ĉe pordego. 4 Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo
de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj
atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas
venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi
vidos, raportu al la domo de Izrael.

5 Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo ĉirkaŭe, kaj en la mano
de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun
aldono po manlarĝo por ĉiu ulno; kaj li mezuris sur tiu
konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte. 6 Kaj li
aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris
sur ĝia ŝtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la
larĝon de unu stango kaj sur la dua sojlo la larĝon de unu
stango. 7 Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da
longo kaj unu stangon da larĝo, kaj inter la ĉambretoj kvin
ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko,
kondukanta al la interna pordego, ankaŭ unu stangon. 8 Kaj en la
portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon. 9 En la
portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur ĝiaj kolonoj
du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la
konstruaĵo. 10 Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis
tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; ĉiuj tri havis unu
mezuron, kaj ankaŭ la ambaŭflankaj kolonoj havis unu mezuron. 11
Li mezuris la larĝon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn;
laŭlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn. 12 La spaco
antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj, kaj la
ĉambretoj havis po ses ulnoj sur ambaŭ flankoj. 13 Kaj li mezuris
la pordegon de la tegmento de unu ĉambreto ĝis la tegmento de la
dua ĉambreto, dudek kvin ulnojn laŭlarĝe; unu pordo estis kontraŭ
la alia pordo. 14 Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en
la kolonoj de la korto kaj de la pordego ĉirkaŭe. 15 Kaj de la
antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna
portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. 16 Kaj kovritaj
fenestroj estis en la flankaj ĉambretoj kaj en la vestibloj kun
direkto internen, ĉirkaŭe de la pordego; tiel ankaŭ en la
vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen,
kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

17 Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis
ĉambrojn kaj pavimon, faritan ĉirkaŭe ĉe la korto; tridek ĉambroj
estis sur la pavimo. 18 La pavimo estis flanke de la pordegoj;
laŭlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte. 19 Kaj li
mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera
rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden. 20 Li
mezuris ankaŭ la longon kaj la larĝon de la norden turnita
pordego de la ekstera korto. 21 Kaj da flankaj ĉambretoj estis
ambaŭflanke po tri; kaj ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman
mezuron, kiel ĉe la unua pordego: kvindek ulnojn da longo kaj
dudek kvin ulnojn da larĝo. 22 Ĝiaj fenestroj kaj vestibloj kaj
palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita
orienten; per sep ŝtupoj oni leviĝadis sur ĝin; kaj antaŭ ĝi
estis ĝia vestiblo. 23 Kaj la pordegoj de la interna korto estis
kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego
ĝis pordego cent ulnojn. 24 Kaj li kondukis min suden; kaj jen
estis pordego turnita suden; kaj li mezuris ĝiajn kolonojn kaj
vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel ĉe la aliaj. 25
Kaj fenestrojn kaj vestiblojn ĉirkaŭe ĝi havis tiajn samajn, kiel
tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj
la larĝo dudek kvin ulnoj. 26 Kaj por supreniri ĝi havis sep
ŝtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaŭ ili, kaj palmornamojn
ĝiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia
flanko. 27 Ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego turnita suden;
kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent
ulnojn.

28 Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego;
kaj li mezuris ĉe la suda pordego la saman mezuron. 29 Kaj ĝiaj
ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel
tiuj; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio
havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin
ulnoj. 30 Kaj la portikoj ĉirkaŭe havis la longon de dudek kvin
ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj. 31 Estis ankaŭ portiko al la
ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok ŝtupoj por
leviĝo. 32 Kaj li venigis min sur la internan korton al la
orienta flanko; kaj li mezuris ĉe la pordego la samajn mezurojn,
kiel ĉe la aliaj. 33 Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj
havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj
havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon
de dudek kvin ulnoj. 34 Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto,
kaj palmornamoj sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por
leviĝo. 35 Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris
tie tiajn samajn mezurojn. 36 Ĝi havis ĉambretojn, kolonojn, kaj
portikojn, kaj fenestrojn ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek
ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj. 37 Kaj ĝiaj kolonoj
staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis
sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.

38 Estis ankaŭ ĉambro kun sia enirejo apud la kolonoj ĉe la
pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon. 39 En la portiko de la
pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua
flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj
kulpoferon. 40 Ĉe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda
pordego staris du tabloj, kaj ĉe la dua flanko, apud la portiko
de la pordego, staris ankaŭ du tabloj. 41 Kvar tabloj unuflanke
kaj kvar tabloj aliaflanke staris ĉe la flankoj de la pordego: ok
tabloj, sur kiuj oni buĉadis. 42 Kaj kvar tabloj por bruloferoj
estis el ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj, kaj havis la longon de unu ulno
kaj duono kaj la larĝon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu
ulno; sur ili oni kuŝigadis la ilojn, per kiuj oni buĉadis la
bruloferon kaj aliajn oferojn. 43 Kaj listeloj, havantaj la
larĝon de unu manplato, estis ĉe la muroj de la domo ĉirkaŭe; kaj
sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero. 44 Ekstere de
la interna pordego estis ĉambroj por kantistoj, ĉe la interna
korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia
vizaĝa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta ĉambro, estis
turnita norden. 45 Kaj li diris al mi: Ĉi tiu ĉambro, kiu estas
turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en
la domo; 46 kaj la ĉambro, kiu estas turnita per sia vizaĝa
flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon ĉe
la altaro: tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de
Levi povas alproksimiĝi al la Eternulo, por servi al Li. 47 Kaj
li mezuris la korton: ĝi havis la longon de cent ulnoj kaj la
larĝon de cent ulnoj, ĝi estis kvadrata; kaj la altaro staris
antaŭ la domo.

48 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris
ĉe kolono de la portiko kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn
ĉe la dua flanko; kaj la larĝo de la pordego estis tri ulnoj ĉe
unu flanko kaj tri ulnoj ĉe la dua flanko. 49 La longo de la
portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi
havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu
ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.

Sekva Ĉapitro →