↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 39

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru: Tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa
princo de Meŝeĥ kaj Tubal. 2 Kaj Mi vagigos vin, allogos vin,
levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de
Izrael. 3 Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano,
kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano. 4 Sur la
montoj de Izrael vi falos, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj, kaj la
popoloj, kiuj estos kun vi; al ĉiaspecaj rabobirdoj kaj al la
bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon. 5 Sur la
kampo vi falos; ĉar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la
Eternulo. 6 Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la
eksterdanĝerajn loĝantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi
estas la Eternulo. 7 Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de
Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan
nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la
Sanktulo en Izrael. 8 Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la
Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis. 9
Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj
bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj
sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio
fajron en la daŭro de sep jaroj. 10 Ili ne alportados lignon de
la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili
farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptaĵon
de tiuj, kiuj prenis kaptaĵon de ili, diras la Sinjoro, la
Eternulo.

11 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon,
tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj ĝi fortimigos la
pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton,
kaj oni nomos ĝin Valo de la Homomulto de Gog. 12 Kaj la domo de
Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la daŭro de sep
monatoj. 13 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando;
kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston,
diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj ili destinos konstantajn
homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili
enterigados tiujn, kiuj restis sur la supraĵo de la tero, por
purigi ĉi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la
serĉadon. 15 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston
de homo, li starigos ĉe ĝi signon, ĝis la enterigantoj enterigos
ĝin en la Valo de la Homomulto de Gog. 16 Kaj eĉ la nomo de la
urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

17 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo:
Kolektiĝu kaj venu, kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado, kiun Mi
faras por vi, al la granda buĉado sur la montoj de Izrael; kaj vi
manĝos karnon kaj trinkos sangon. 18 Karnon de fortuloj vi
manĝos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de
virŝafoj, ŝafidoj, kaproj, kaj bovoj, ĉiuj bone grasigitaj. 19
Kaj vi manĝos grasaĵon ĝissate, kaj vi trinkos sangon ĝisebrie de
Mia buĉofero, kiun Mi buĉis por vi. 20 Kaj ĉe Mia tablo vi
satiĝos de ĉevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj ĉiaspecaj
militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo. 21 Kaj Mi montros Mian
majeston inter la nacioj, kaj ĉiuj nacioj vidos Mian juĝon, kiun
Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin. 22 Kaj la domo
de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu
tempo kaj plue. 23 Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael
estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke
ili perfidis Min, Mi kaŝis Mian vizaĝon antaŭ ili kaj transdonis
ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili ĉiuj falis de
glavo. 24 Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis
kun ili, kaj Mi kaŝis antaŭ ili Mian vizaĝon.

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Nun Mi revenigos la
forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj
Mi fervoros pri Mia sankta nomo. 26 Kaj ili konscios sian
malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraŭ
Mi, kiam ili sidos sendanĝere sur sia tero kaj neniu ilin
timigos; 27 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj
kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili
Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la multaj popoloj. 28 Kaj ili
ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte
ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj
neniun plu restigos tie. 29 Kaj Mi ne plu kaŝos Mian vizaĝon
antaŭ ili, kiam Mi elverŝos Mian spiriton sur la domon de Izrael,
diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →