↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 38

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo
de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li; 3 kaj diru: Tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa
princo de Meŝeĥ kaj Tubal. 4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos
buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan
militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj,
grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano;
5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj; 6
Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la
nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun
vi. 7 Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj
kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto. 8 Post longa tempo
vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon
liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj
gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la
popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta
loĝas ekster danĝero. 9 Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego;
vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj
taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj
deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros:
Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la
trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj
loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por
ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la
denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas
rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj
komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero. 13 Ŝeba kaj Dedan,
kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al
vi: Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi
kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por
preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?

14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia
popolo Izrael devas loĝi sendanĝere? 15 Vi venos de via loko, de
la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur
ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros
kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio
okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon,
por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian
sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro,
la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva
tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu
tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En
tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la
Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno. 19 Kaj
en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu
tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael; 20 kaj ektremos
antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de
la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj,
kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la
rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron. 21 Kaj Mi vokos
kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la
Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton. 22 Kaj Mi faros
kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon,
ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn
taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li. 23
Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min
antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas
la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →