↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 37

1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la
inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu
estis plena de ostoj. 2 Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili;
estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj. 3
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj?
Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias. 4 Kaj
Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho
sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo! 5 Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin
spiriton, kaj vi reviviĝos; 6 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi
kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos
en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo. 7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam
mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la
ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto. 8 Kaj mi
vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto
kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis. 9 Kaj Li diris al
mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al
la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar
ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn,
por ke ili reviviĝu. 10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi;
kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur
siaj piedoj, tre, tre granda armeo. 11 Kaj Li diris al mi: Ho
filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili
diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas
nia sorto. 12 Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos
vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la
landon de Izrael. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo,
kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj,
ho Mia popolo. 14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi
reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke
Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Vi, ho filo
de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de
la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon,
kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo
de Izrael, kiu aliĝis al li. 17 Kaj aligu ilin al vi unu al la
alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano. 18 Kaj kiam
la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni,
kion tio signifas ĉe vi? 19 tiam diru al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas
en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al
li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros
ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano. 20 Kaj la lignoj,
sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.
21 Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi
kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon. 22 Kaj
Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj
unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj
kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. 23 Kaj ili ne plu sin
malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per
ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj,
en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo,
kaj Mi estos ilia Dio. 24 Kaj Mia servanto David estos reĝo super
ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn
decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili
loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu
loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj,
kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David
estos por ili princo eterne. 26 Kaj Mi faros kun ili interligon
de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj
multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por
eterne. 27 Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili
estos Mia popolo. 28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo,
sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Sekva Ĉapitro →