↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 36

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj
diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo! 2
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar la malamiko diras pri
vi: Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj; 3
tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro
tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj
flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni
prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias, 4 tial,
ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la
Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj
al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la
dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis
rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe; 5 tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi
parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj
alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado,
por prirabi ĝiajn produktaĵojn; 6 tial profetu pri la lando de
Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj
kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas
malhonoron de la nacioj; 7 tial tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas
ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron; 8 sed vi, montoj de Izrael,
elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia
popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos. 9 Ĉar jen Mi venos al vi, Mi
turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj
prisemataj; 10 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan
domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la
ruinoj estos rekonstruataj; 11 Mi aperigos sur vi multe da homoj
kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin
loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol
en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 12 Mi
venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin,
kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin. 13
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi:
Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-- 14 pro
tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu
seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Kaj Mi ne plu
aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos
malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu
seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 17 Ho filo de
homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per
sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum
ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto. 18 Kaj Mi elverŝis sur
ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron,
kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj; 19 kaj Mi
disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la
diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi
faris juĝon kontraŭ ili. 20 Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj
ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris
pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri
el Lia lando? 21 Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo
de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis. 22 Tial
diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta
nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis. 23 Kaj
Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj,
kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi
estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros
sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj. 24 Mi prenos vin el
inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos
vin en vian landon. 25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi
puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi
purigos vin. 26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton
novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron,
kaj Mi donos al vi koron karnan. 27 Kaj Mian spiriton Mi metos en
vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn
ordonojn vi observados kaj plenumados. 28 Kaj vi loĝos en la
lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj
Mi estos via Dio. 29 Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj
malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne
venigos sur vin malsaton. 30 Mi multigos la fruktojn de la arboj
kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la
nacioj honton pri malsato. 31 Tiam vi rememoros vian malbonan
konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem
riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj. 32 Ne
pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu.
Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael! 33 Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tempo, kiam Mi purigos vin
de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj
estos rekonstruitaj, 34 kaj la dezertigita tero estos prilaborata
anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto:
35 tiam oni diros: Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la
ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj
detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj. 36 Kaj ekscios la
nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la
detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion
diris, kaj Mi tion plenumos.

37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ en tio Mi
trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili: Mi multigos
ĉe ili la homojn kiel ŝafojn. 38 Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la
ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj
pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →