↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 35

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, turnu vian vizaĝon al la monto Seir, kaj profetu pri ĝi; 3
kaj diru al ĝi: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras
kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin
kaj faros vin absoluta dezerto. 4 Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj
vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 5 Ĉar
vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo
en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis: 6
tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin
sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis
sangon, tial sanga venĝo vin persekutos. 7 Kaj Mi faros la monton
Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton. 8
Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj: sur viaj montetoj, en
viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj
de glavo. 9 Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos
loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 10 Pro tio, ke
vi diris: Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni
ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo: 11 tial, kiel Mi
vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero,
kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili;
kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin. 12 Kaj vi ekscios,
ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris
pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj
transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. 13 Vi faris vin
grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi;
Mi tion aŭdis. 14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam la
tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto. 15 Kiel vi ĝojis pri la
heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos
kun vi: vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo;
kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →