↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 34

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al
ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al
la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn
devas paŝti la paŝtistoj? 3 La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi
vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne
paŝtas. 4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas,
vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan
vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. 5
Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis
manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. 6 Erarvagas
Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur
la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili,
neniu ilin serĉas. 7 Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la
Eternulo: 8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro
tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto
Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj
paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem,
sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis-- 9 pro tio, ho paŝtistoj,
aŭskultu la vorton de la Eternulo: 10 Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos
Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon
de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi
savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo
por ili. 11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin. 12 Kiel
paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj
diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos
ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj
malluma. 13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos
ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron;
kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur
ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero. 14 Sur bona paŝtejo Mi ilin
paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie
ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur
la montoj de Izrael. 15 Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos
ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La ŝafon perdiĝintan Mi
elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la
malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi
paŝtos kun justeco. 17 Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al
virŝafoj kaj virkaproj. 18 Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi paŝtiĝas
sur bona paŝtejo? la restaĵon sur via paŝtejo vi dispremas per
viaj piedoj! Ĉu ne sufiĉas, ke vi trinkas puran akvon? la
restaĵon vi movmalklarigas per viaj piedoj! 19 Kaj Miaj ŝafoj
devas manĝi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj
trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.

20 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos,
kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa. 21 Ĉar vi
puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj
ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren, 22 Mi helpos al
Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon
inter ŝafo kaj ŝafo. 23 Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston,
kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li
estos por ili paŝtisto. 24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili
Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la
Eternulo, tion parolis. 25 Kaj Mi faros kun ili interligon de
paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por
ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la
arbaroj. 26 Kaj Mi faros ilin kaj la ĉirkaŭaĵon de Mia monteto
objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en ĝia tempo, tio estos
pluvoj de beno. 27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn
fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos
sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la
Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin
el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin. 28 Kaj ili ne plu estos
prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos
ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin. 29 Kaj Mi
aranĝos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos
ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos
malhonoron inter la nacioj. 30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la
Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael,
estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 31 Kaj vi,
homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo, kaj Mi estas
via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →