↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 33

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili: Se Mi
venigos glavon kontraŭ iun landon, kaj la popolo de la lando
prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin ĉe si kiel
observanton; 3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraŭ la
landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se
iu, aŭdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj
la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo:
5 li aŭdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la
averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la
averton, tiu savos sian vivon. 6 Sed se la observanto vidos la
venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne
estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:
tiam ĉi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi
repostulos el la mano de la observanto. 7 Kaj nun, ho filo de
homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj
kiam vi aŭdos el Mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo. 8 Kiam
Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne
parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto: tiam li,
la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi
repostulos el via mano. 9 Sed se vi avertis la malvirtulon
kontraŭ lia konduto, ke li deturnu sin de ĝi, kaj li ne deturnis
sin de sia konduto: tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi
savos vian vivon.

10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael: Vi diras:
Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumiĝas;
kiel do ni povas vivi? 11 Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la
Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed
ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.
Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu,
ho domo de Izrael? 12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj
de via popolo: La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de
lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago,
kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la
tago de sia peko ne povas resti vivanta kun ĝi. 13 Se Mi diros al
la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros
krimon: tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos
pro sia krimo, kiun li faris. 14 Kaj se Mi diros al la
malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj
agados juste kaj virte; 15 se la malvirtulo redonos la
garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la
vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne
mortos. 16 Ĉiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:
li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta. 17 Dume la
filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro!
Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta. 18 Se virtulo
deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro
ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas
juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras: Ne
ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme
al lia konduto, ho domo de Izrael.

21 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la
deka monato, venis al mi forsaviĝinto el Jerusalem, kaj diris: La
urbo estas disbatita. 22 Sed la mano de la Eternulo aperis super
mi en la vespero antaŭ la veno de la forsaviĝinto, kaj malfermis
mian buŝon, antaŭ ol tiu venis al mi matene; kaj mia buŝo
malfermiĝis, kaj mi ne plu devis silenti. 23 Kaj aperis al mi
vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de homo! la loĝantoj de
tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele: Abraham
estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas
multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredaĵo. 25 Tial
diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi manĝas kun
sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi
verŝas; kaj tamen vi volas posedi la landon? 26 Vi apogas vin sur
via glavo, vi faras abomenindaĵon, vi malpurigas unu la edzinon
de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon? 27 Diru al ili
jenon: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, tiuj,
kiuj troviĝas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la
kampo, tiun Mi transdonos kiel manĝaĵon al la bestoj; kaj tiuj,
kiuj estas en fortikaĵoj kaj en kavernoj, mortos de pesto. 28 Kaj
Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos ĝia fiera
forto; kaj la montoj de Izrael dezertiĝos tiel, ke neniu tie
pasos. 29 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene
dezertigos la landon pro ĉiuj iliaj abomenindaĵoj, kiujn ili
faris. 30 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via
popolo interparolas pri vi ĉe la muroj kaj ĉe la pordoj de la
domoj, kaj unu al la alia parolas jene: Iru, kaj aŭskultu, kia
estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo! 31 Kaj ili venas al vi
kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidiĝas antaŭ vi, kaj
aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; ĉar voluptajn
kantojn ili faras el tio en siaj buŝoj, kaj ilia koro celas nur
profiton. 32 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun
bela voĉo kaj bone kantanta; ili aŭskultas viajn vortojn, sed ne
plenumas ilin. 33 Sed kiam plenumiĝos tio, kio devas plenumiĝi,
tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

Sekva Ĉapitro →