↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 32

1 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj
diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel
drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas
la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn. 3
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton
per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto. 4
Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin
ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi
satigos de vi la bestojn de la tuta tero. 5 Mi disĵetos vian
karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via
kadavraĵo. 6 La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango
ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi. 7 Kiam vi
estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la
sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8
Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj
mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos
la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne
konis. 10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj
ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj,
kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via
falo. 11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la
reĝo de Babel venos sur vin. 12 Per la glavo de fortuloj Mi
faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj
el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia
tuta homomulto estos ekstermita. 13 Mi pereigos ĉiujn ĝiajn
brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo
de homo nek la hufoj de bruto. 14 Tiam Mi ripozpurigos iliajn
akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la
Sinjoro, la Eternulo. 15 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto,
kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn,
kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 16
Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj
ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili
ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato,
aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo,
priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de
potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris
en la tombon. 19 Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun
la necirkumciditoj. 20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili
falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian
tutan grandnombran popolon. 21 Ekparolos al ĝi la potencaj herooj
el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj
ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. 22 Tie estas Asirio
kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili
estas mortigitaj, falis de glavo. 23 Ĝiaj tomboj estas en la
profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia
tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj
ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 24 Tie
estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj;
ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite
malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis
ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian
honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 25 Meze de
mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto;
ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj,
mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la
tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj
iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn. 26
Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas
iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de
glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la
vivantoj. 27 Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de
necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis
siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj
ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la
tero de la vivantoj. 
28 Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la
necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de
glavo. 29 Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj
princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj
falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj,
kiuj iris en la tombon. 30 Tie estas ĉiuj princoj de la nordo,
kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj;
ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas
necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas
sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 31 Ilin Faraono
vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo,
Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.
32 Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj
inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj
de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la
Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →