↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 31

1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo:
Al kiu vi similigas vin en via grandeco? 3 Jen Asirio estis kiel
cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta
kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj. 4 Akvo elkreskigis
ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per
siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo.
5 Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis
multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe
da akvo, por disetendiĝi. 6 Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn
ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj
bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj.
7 Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj
branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo. 8 La cedroj
en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne
estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari
kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al
ĝi per sia beleco. 9 Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj
branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio,
enviis ĝin.

10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro
altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro
fieriĝis pro ĝia alteco-- 11 pro tio Mi transdonos ĝin en la
manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme
al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin. 12 Kaj elhakos ĝin fremduloj,
la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn
kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj
rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la
tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin. 13 Kaj sur ĝia
renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj
branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo, 14 por ke neniu el la
arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron
inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super
ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon
subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros
en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi
haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi
mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos
afliktitaj. 16 Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn,
kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj
konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej
elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj. 17 Ĉar
ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de
glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la
nacioj.

18 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj
grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la
profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun
tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri
lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →