↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 30

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Plorkriu: Ve al la tago! 3 Ĉar proksima estas la tago, jes,
proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la
tempo de la nacioj. 4 Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos
Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos
ĝiajn riĉaĵojn kaj detruos ĝiajn fundamentojn. 5 La Etiopoj, la
Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj ĉiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub,
kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de
glavo.

6 Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj
malaltiĝos la fiereco de ĝia forto; de Migdol ĝis Sevene oni
falos en ĝi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 7 Kaj ĝi
dezertiĝos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj estos
inter la aliaj ruinigitaj urboj. 8 Kaj oni ekscios, ke Mi estas
la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj ĉiuj ĝiaj
helpantoj estos frakasitaj. 9 En tiu tempo senditoj de Mi iros
sur ŝipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster danĝero; kaj
tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; ĉar la tempo
venas.

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton
en Egiptujo per Nebukadnecar, reĝo de Babel. 11 Li kune kun sia
popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi
la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ Egiptujon kaj
plenigos la landon per mortigitoj. 12 Kaj la riverojn Mi faros
sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj
malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi,
per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn
kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo
el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.
14 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi
faros juĝon en No. 15 Mi elverŝos Mian koleron sur la Egiptan
fortikaĵon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No. 16 Mi
ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos
trarompita, kaj Nof havos ĉiutagan angoron. 17 La junuloj de Aven
kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en
forkaptitecon. 18 En Taĥpanĥes mallumiĝos la tago, kiam Mi rompos
tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en ĝi la fiereco de ĝia
forto; mallumo ĝin kovros, kaj ĝiaj filinoj iros en
forkaptitecon. 19 Kaj Mi faros juĝon kontraŭ Egiptujo; kaj oni
ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

20 En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 21 Ho filo de
homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen
ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas
ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon. 22 Tial tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ Faraonon,
reĝon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la
rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano. 23 Kaj Mi
disĵetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en
diversajn landojn. 24 Kaj Mi fortigos la brakojn de la reĝo de
Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de
Faraono Mi frakasos, kaj ĉi tiu ĝemos antaŭ li, kiel ĝemas morte-
vundito. 25 Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel, sed la
brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la
Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la reĝo de
Babel kaj li eltiros ĝin kontraŭ la landon Egiptan. 26 Kaj Mi
disĵetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en
diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →