↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 25

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili; 3
kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la
Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi
diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri
la lando de Izrael: Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de
Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-- 4 pro tio jen Mi
transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili
starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn;
ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton. 5 Kaj Mi
faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj
ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 6
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis
per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora
malestimo ĝojis pri la lando de Izrael-- 7 pro tio jen Mi etendos
Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por
disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos
vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi
estas la Eternulo.

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir
diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj-- 9 pro tio
Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj,
la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj
Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel
posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la
popoloj. 11 Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke
Mi estas la Eternulo.

12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris
venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo
kontraŭ ili-- 13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi
etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi
la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan
ili falos de glavo. 14 Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per
la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj
konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian
venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj
agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj
faris ekstermon laŭ sia eterna malamo-- 16 pro tio tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la
Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe
la bordo de la maro. 17 Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon
kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam
Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.

Sekva Ĉapitro →