↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 24

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la
deka monato, en la deka tago de la monato, dirante: 2 Ho filo de
homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu
tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago.
3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon, starigu,
kaj verŝu en ĝin akvon. 4 Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn
bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj
plenigu ĝin. 5 Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da
ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi.

6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida
urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies
sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne
elektu lote. 7 Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi
verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin
kovri. 8 Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi
verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita. 9
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida
urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron. 10 Multigu la
lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke
eĉ la ostoj brulu. 11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj
karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj
ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu. 12 Sed
obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da
sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento. 13 En via
malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi
tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis
Mi kvietigos sur vi Mian koleron. 14 Mi, la Eternulo, parolis,
kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne
indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos
vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Ho filo de
homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara
por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu
larmojn. 17 Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian
kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn,
ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj. 18 Mi
parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj
en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi. 19
Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas
por ni tio, kion vi faras? 20 Kaj mi diris al ili: Aperis al mi
vorto de la Eternulo, dirante: 21 Diru al la domo de Izrael:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian
sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la
ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi
forlasis, falos de glavo. 22 Kaj vi agos, kiel mi agis: vian
buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos. 23 Kaj
via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj
piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro
viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia. 24 Kaj Jeĥezkel estos
por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio
venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi
forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon
de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj
iliajn filinojn-- 26 en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por
transdoni sciigon al viaj oreloj; 27 en tiu tago malfermiĝos via
buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu
silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi
estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →