↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 26

1 En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi
vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! pro tio, ke
Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de
la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo-- 3
pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ
vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro
levas siajn ondojn. 4 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj
disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj
Mi faros ĝin nuda roko. 5 Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos
meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la
Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj. 6 Kaj ĝiaj
filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj
ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Ĉar tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde
Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj,
ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo. 8 Viajn
filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi
bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos
kontraŭ vi siajn ŝildojn; 9 kaj li starigos siajn muregrompilojn
kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj
hakiloj. 10 Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo;
de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj
muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en
urbon trarompitan. 11 Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos
ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la
monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron. 12 Ili disrabos
vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn
murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian
lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon. 13 Mi ĉesigos la
laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu
estos aŭdata. 14 Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por
sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la
Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro: Vere, de la
bruo de via falado, de la ĝemado de viaj vunditoj, kiam meze de
vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj. 16 Kaj
malsupreniros de siaj tronoj ĉiuj princoj de la maro, ili demetos
de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin
atakos; ili sidiĝos sur la tero, tremos ĉiuminute, kaj eksentos
teruron pro vi. 17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj
diros pri vi: Kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora
urbo, kiu estis forta sur la maro, ĝi kaj ĝiaj loĝantoj, kiuj
ĵetadis timon sur ĉiujn loĝantojn de la mara regiono! 18 Nun
ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj
sur la maro konsterniĝos pro via finiĝo. 19 Ĉar tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la
urboj neloĝataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo
vin kovros, 20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la
tombon, al la popolo eterna, kaj Mi puŝos vin en la profundon
subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la
tombon, por ke vi ne plu estu loĝata; tiam Mi restarigos belecon
sur la tero de la vivantoj. 21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu
ekzistos; oni serĉos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la
Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →