↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 23

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino. 3 Kaj ili
malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis
ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj. 4 Iliaj nomoj
estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino,
Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj
filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. 5
Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn
amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn
purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj
junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj
plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj
idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis. 8 Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ
sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia
juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian
malĉastaĵon. 9 Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj
amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis
voluptan pasion. 10 Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn
filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo.
Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi
estis farita juĝo. 11 Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj
voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado
estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino. 12 Ŝi
amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn,
siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj
rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj. 13 Mi vidis, ke ŝi
malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton. 14 Sed ĉi tiu
malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la
muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn, 15 kun zonoj ĉirkaŭ
siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn
kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo,
ilia naskiĝlando, 16 tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis
ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon. 17 Kaj
la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis
ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia
animo trosatiĝis de ili. 18 Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia
hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi,
kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino. 19 Sed ŝi malĉastadis ĉiam
pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en
la lando Egipta. 20 Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj
kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies
elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj. 21 Kaj vi ripetis la
malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston
pro viaj junaj mamoj.

22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis,
kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe: 23 la Babelanojn, kaj
ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj
de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la
potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn. 24 Kaj
ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj
kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en
kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia
juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero. 25 Kaj Mi direktos
kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili
detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de
glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via
restaĵo estos ekstermita per fajro. 26 Ili deprenos de vi viajn
vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn. 27 Kaj Mi faros finon al
via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi
ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu
rememoros. 28 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la
manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis. 29 Kaj ili agos kun vi
malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos
vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via
malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj. 30 Tio estos
farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la
nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj. 31 Vi iris laŭ la
vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon. 32
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via
fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata
pli, ol oni povas elporti. 33 Vi fariĝos plena de ebrieco kaj
malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via
fratino Samario. 34 Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi
ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston;
ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 35 Tial tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj
forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj
malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.

36 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi
Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn? 37
Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun
siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili
trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili. 38 Ankoraŭ ĉi
tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo,
kaj malsanktigis Miajn sabatojn; 39 kaj, buĉinte siajn infanojn
por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por
malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo. 40 Ili ankaŭ
sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis
sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis
viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj, 41 kaj sidiĝis sur
luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis
Mian incenson kaj Mian oleon. 42 Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado
de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj
el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn
kronojn sur iliajn kapojn. 43 Mi diris pri la maljuniĝinta en
adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi. 44
Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni
venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj. 45 Sed la
homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ
la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj
sango estas sur iliaj manoj. 46 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al
ruinigo kaj rabado. 47 Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj
haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni
mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro. 48 Kaj Mi
faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto
por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado. 49 Kaj
oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la
pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro,
la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →